Kazimieras Černis
Kazimieras Černis | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Kazimieras Černis |
Dato de naskiĝo | 11-a de novembro 1958 |
Naskiĝloko | Vilno |
Aĝo | 65 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | astronomo kaj astrofizikisto |
Geografio | |
Ŝtato | Litovio |
Portalo pri Homoj | |
Kazimieras Černis (naskiĝis la 11-an de novembro 1958 en Vilno) estas litova astronomo kaj astrofizikisto, aktiva membro de la Internacia Astronomia Unio.
Li estis diplomigita de la Universitato Vilno. De 1981 ĝis 1990, li laboras ĉe la Instituto de Fiziko de la Litovia Akademio de Sciencoj. De 1996, li estas esploristo ĉe la Instituto de Teoria Fiziko kaj Astronomio de la Universitato Vilno. Liaj esploroj temas pri la fotometrio de la steloj, la strukturo de la Lakta Vojo kaj de la sunsistemo, asteroidoj kaj kometoj kaj li estas estro de projeko de programo pri serĉo de asteroidoj ĉe la Observatorio de Molėtai.
Malkovroj[redakti | redakti fonton]
Abunda malkovrinto de asteroidoj kaj kometoj, li ĝis nun malkovris aŭ kunmalkovris, laŭ Minor Planet Center, 118 numerotitajn asteroidojn inter 2001 kaj 2012, plurajn kun aliaj astronomoj el kiuj Edvardas Černis, Ilgmārs Eglītis, Vygandas Laugalys, Justas Zdanavičius kaj Kazimieras Zdanavičius.[1]
Notindaj malkovroj estas la transneptuna objekto 420356 Praamzius, kandidata nanplanedo,[2] kaj la centaŭro 330836 Orios ; li ankaŭ malkovris 25 kometojn.
Li publikigis artikolojn pri la fotometrio de la steloj, kaj faris esplorojn pri la interstela sorbo en direkto mala al la galaksia centro.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle IAU-slipo de Kazimieras Černis
- angle Slipo de Kazimieras Černis ĉe la Instituto de Teoria Fiziko kaj Astronomio de la Universitato Vilno (Arĥivo)
- angle Kazimieras Černis, portreto ; el Alchetron
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kazimieras Černis en la franca Vikipedio.