Kavarna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavarna
municipa ĉefloko • urbo en Bulgario • banurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9650
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 202  (2024) [+]
Loĝdenso 241 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 26′ N, 28° 20′ O (mapo)43.43597728.339218Koordinatoj: 43° 26′ N, 28° 20′ O (mapo) [+]
Alto 121 m [+]
Areo 46,45 km² (4 645 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kavarna (Bulgario)
Kavarna (Bulgario)
DEC
Kavarna
Kavarna
Situo de Kavarna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kavarna [+]
vdr
Aera foto pri Kavarna - el la sudo je la golfo de Kavarna

Kavarna (bulgare Каварна) estas urbo kaj feriumejo ĉe la nordbulgara nigra-mara bordo. Ĝi situas en suda Dobruĝo, en orienta part de la bulgara danuba malalt-ebenaĵo ĉe E 87 en distrikto Dobriĉ. Ĝi estas administra centro de la samnoma komunumo. La urbo situas 64 km norde de Varna kaj 50 km sudoriente de Dobriĉ. Kavarna havas ĉ. 12.000 loĝantojn.

La urbo situas 2 km fore de la maro sur alta ebenaĵo de Dobruĝo. Tri kilometrojn sude de la urbocentro situas la strando de Kavarna kaj kelkaj loĝeja kaj industria areoj. Ili situas kiel en areno, kiu malfermas al sudo al eta golfo kun home surŝutita sablostrando. La okcidentan flankon de tiu golfo limas 110 m alta kalŝtona roko Kabo Ĉirakman (bulg. нос Чиракман). En la golfon alfluas rivereto, tra la lasta 2 km tra arbara strio (nomata Долината на авлигите).