Kavango-regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavango-regiono
Kavango
regiono
iama regiono de Namibio, regiono de Namibio [+]

Lando{{{1 Namibio

ĈefurboRundu
- koordinatoj18° S, 20° O (mapo)-17.91666666666719.75Koordinatoj: 18° S, 20° O (mapo) [+]
Plej alta punktoNawugui Vlei
- alteco1 171 m

Akvokolektejo48 463 km² (4 846 300 ha) [+]
Areo48 463 km² (4 846 300 ha)

Loĝantaro202 694 (2001)
Denseco4,62 loĝ./km²

Dato21-a de marto 1990
ĈefuloSamuel Mbambo, (SWAPO)

HorzonoUTC+02:00
ISO 3166-2NA-OK

Lingvojafrikansa, nama, oŝivamba

lasta baloto30-a de novembro 2004
balotdistriktoj8

Kavango-regiono (Tero)
Kavango-regiono (Tero)

Vikimedia Komunejo:  Kavango [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kavango-regiono aŭ simple Kavango estis unu el la 13 regionoj de Namibio. Ĝi situas en la nordoriento de la lando, ĉefurbo estas Rundu, la dua plej granda urbo de Namibio. La 8-an de aŭgusto 2013 el ĝi estiĝis du aparataj regionoj.

La nomo

La ĉefa loka etno estas la kavangoj, laŭ ili nomiĝas la regiono Kavango, same kiel la ĉefa rivero Okavango.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kavango limas al Angolo (norde, Angola provinco Cuando Cubango), al aliaj Namibiaj provincoj (okcidente ĝis sude: Ohangwena, Oshikoto kaj Otjozondjupa), al Bocvano (sude kaj sudoriente) kaj al Namibia provinco Kaprivo (oriente).

Kalahari-dezerto (bruna) kaj -baseno (oranĝa)

Kavango estas norda parto de la Kalahari-baseno, altebenaĵo de ĉirkaŭ mil-metra alteco. Same kiel la tuta nordo de Namibio Kavango-regiono havas pli da pluvo, tiel ĝi estas multe pli verda ol centra kaj suda Namibio. La rivero Okavango kaj la inunditaj terenoj ĉirkaŭ ĝi estas karakteraj por la regiono. Foje troviĝas arbaroj, agrikulturo ĉefe produktas sorgon, maizon kaj legomojn.

Kavango havas plurajn naciajn parkojn: Kaudom- und Mangeti- kaj Mahango-parko.

Administra strukturo[redakti | redakti fonton]

Kavango havas ok balotdistriktojn kun entute 202.694 loĝantoj:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La homoj vivas ĉefe de malgranda komerco, fiŝkaptado kaj agrikulturo. Viglas malgrandaj lokaj bazaroj. Iom da minado de kupro okazas ĉe Simanya kaj nafto ĉe Katwitwi.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]