Kategorio-Diskuto:Litovaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas kategorio:litovaj esperantistoj kun superrigarda artikolo kaj laŭ hodiaŭa stato 25 biografioj, kaj aldone kategorio:litoviaj esperantistoj kun 6 pliaj artikoloj: El ili kvin estas sendube pri litovoj, kaj nur unu, pri Aleksandro Silbernik, la bopatro de L. L. Zamenhof, pri judo loĝanta en Litovio, kiun nun ne plu eblas demandi, ĉu li konsentus esti nomata "litovo".

Ĝenerale la kategorioj de tiu grupo, kiam temas pri landonomoj formitaj laŭ la sistemo x-o > x-io/x-ujo, ordiĝas laŭ etnoj, krom "esperantistoj de Rusio" kaj la duobla paro "ukrainaj/ukrainiaj esperantistoj"). Mi ne pensas, ke necesas aparta kategorio "litoviaj esperantistoj"="esperantistoj de Litovio" nur por Aleksandro Silbernik, kaj proponas simple enordigi lin en la kategoriojn "esperantistoj" kaj "judoj". Krome eblas unuigi la kategoriojn litovaj/litoviaj esperantistoj laŭ la unua nomo, kaj mi faros tion, ĉar la duoblaj kategorioj litovaj/litoviaj esperantistoj povas krei konfuzon, ĉar iuj litovoj estos enordigitaj en la unua, aliaj en la dua kaj pliaj en ambaŭ kategorioj.

ThomasPusch 08:00, 23. Apr 2010 (UTC)