Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Libroj de diversaj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, uzuloj! Mi min demandas ĉu tiu kategorio utilas. Ĝi kreiĝis pro la ŝablona informkesto pri libroj. Kiam la libro estas de pluraj aŭtoroj, oni devus elekti plenigi la kampon "aŭtoro" per la vorto "diversaj". Ĉar la ŝablono aŭtomate kreas kategorion, do aperis ĉi tiu, Libroj de "diversaj". Nu, mi trovas la nomon strangeta por Vikipedio kaj malskemema, ĉar antaŭ ol oni "korekti" al "diversaj" en la artikolo Antologio de Brazilaj Rakontoj, alia estis skribinta "pluraj". Do la vorto ne estas regula, oni povas elekti plurajn vortojn por atribui al "diversaj aŭtoroj" (pluraj, multaj ktp.), kio faras tiun skemon malregula. Ĉu ne estus pli interese, organizeme kaj regule atribui librojn de diversaj aŭtoroj al la koncerna redaktoro, organizanto aŭ eldonejo, kiun preparis la verkon? Ekz-e, la Antologio de Brazilaj Rakontoj estis organizita de la Brazila Esperanto-Ligo. Tial mi preferus meti en la kampon "aŭtoro" ĝian nomon. Kion vi opinias?--Fernando Maia Jr. 16:17, 15. Nov 2009 (UTC)

Mi konsentas, ke uzo de pluraj, diversaj, multaj ktp estas ne tre taŭge. Necesas elekti ian solan vorton. Tamen mem la kategorio, laŭ mi , estas taŭga, ĉar ekzistas multaj libroj kies aŭtoro ne solas. La kategorio estas, siavice, subkategorio de Kategorio: Libroj laŭ aŭtoro kie estas prezentataj pluraj aŭtoroj. Tamen elekti por aŭtoro eldonanton ne estas bone, ĉar la eldonanto na kreis enirajn artikolojn, rakontojn, versojn ktp. P.Fiŝo 06:41, 16. Nov 2009 (UTC)