Kategorio-Diskuto:Centr-Afrika Respubliko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto (samkiel en multaj aliaj lingvoj kun difinita gramatika artikolo) estas la kutimo nomi landojn SEN difinita artikolo se temas pri simpla singulara nomo, kaj KUN difinita artikolo se la nomo estas plurala, do skribi "geografio de Usono", ne "geografio de la Usono", kaj "geografio de la Filipinoj", ne "geografio de la Filipinoj". Sed nomo kiu fakte estas simpla priskribo de adjektivo kaj substantivo estas tria situacio: Se konsideri la vortojn la la ŝtato simplaj adjektivo kaj substantivo, devus esti "geografio de la centrafrika respubliko", se la ŝtata nomo konsideratas singulara ŝtatonomo kiel "Usono", nomigo SEN difinita artikolo ankaŭ permeseblas. Tial parto de la subkategorioj pri la Centr-Afrika Respubliko estas kun kaj kelkaj sen difinitaj artikoloj. Neniu el tiuj formoj estas klara eraro, ambaŭ estas permeseblaj variaĵoj, sed pro tio ke en normala frazoparto "geografio de la centrafrika respubliko" uziĝus difinita artikolo, mi proponas tendence preferi kategorionomojn KUN la difinita artikolo "la". Por vikipediaj kategorioj pli praktikas havi unuecan sistemon de nomigo, en situacioj kie laŭgramatike eblus pluraj ĝustaj variaĵoj. ThomasPusch (diskuto) 09:39, 29 Jan. 2016 (UTC)

PS: Cetere ankaŭ en du najbaraj landoj estas kategoriaj nomoj laŭ la sistemo de Geografio de la Respubliko Kongo kaj Geografio de la Demokratia Respubliko Kongo. Do la Centr-Afrika Respubliko ne estas unika kazo. ThomasPusch (diskuto) 10:04, 29 Jan. 2016 (UTC)