Katalin Nagyné Szegvári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Nagyné Szegvári
Persona informo
Naskonomo Szegvári Katalin
Naskiĝo 16-an de julio 1930 (1930-07-16)
en Szeged
Morto 16-an de februaro 2012 (2012-02-16) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglagermanafrancarusalatina
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo universitata instruisto • advokato
vdr

Katalin Nagyné Szegvári [nadjnE segvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagyné Szegvári Katalin estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis (hungare) Szegvári Katalin, post la geedziĝo ŝi aldonis la edzan familian nomon Nagy.

Katalin Szegvári[1] naskiĝis la 16-an de julio 1930 en Szeged, ŝi mortis la 16-an de februaro 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Nagyné Szegvári maturiĝis en eklezia gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1952. Jam ekde 1950 ŝi estis helpisto kun stipendio en la universitato, post la diplomo ŝi iĝis asistanto. En 1955 pro la tiutempe politika etoso ŝi devis forlasi la instruadon kaj ŝi estis komenciĝanta juĝisto en juĝejo en Budapeŝto. Ekde 1960 ŝi denove instruis jam en Scienca Universitato Loránd Eötvös preskaŭ ĝismorte. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1966, doktoriĝis en 1981 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia jura laboro fokusiĝis al rajtoj de virinoj. Ŝi ricevis premiojn inter 2000-2010.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A nők művelődési jogaiért folytatott harc hazánkban (disertaĵo, 1966 libroforme post 3 jaroj)
  • Nők az egyetemeken (1976)
  • Út a nők egyenjogúságához (1981)
  • Numerus clausus rendelkezések az ellenforradalmi Magyarországon (disertaĵo, 1981)
  • A női választójog az Amerikai Egyesült Államokban (1996)
  • A női választójog külföldön és hazánkban (2001)
  • Kormányzás és kodifikáció (kunaŭtoro, 2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.