Saltu al enhavo

Kastelo de Zichy (Ács)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Zichy [ziĉi] en Ács estas unu el la kasteloj (ankaŭ historia monumento) en Hungario, en mezo de urbo Ács. Ĝi estas konata ankaŭ pri la aliaj posedantoj: kastelo de Esterházy-Liechtenstein-Zichy. Nun ĝi funkcias kiel kulturdomo kaj biblioteko.

Kastelo de Zichy en Ács el la parko

Historio[redakti | redakti fonton]

En la malfrua 17-a jarcento grafo Károly Eszterházy akiris grandan bienon en Ács. Oni konkludis, ke la teretaĝa baroka kastelo estis konstruita en la 1780-aj jaroj. Fonto mencias, ke parto de la kastelo devenis eĉ el la 13-a jarcento. En 1809 en la kastelo trovis lokon stabo de la franca armeo. En 1824 nova riĉulo Alajos Liechtenstein aĉetis la kastelon. En la malfrua 19-a jarcento la nova posedanto iĝis familio Zichy. En la malfrua 20-a jarcento la familio trakonstruis la kastelon al novbaroka, en 1920 la etaĝo estis konstruita. En 1948 la ŝtato forprenis la kastelon kaj profitis ĝin kulturdomo, lernejo kaj biblioteko. En 1955 la nova posedanto estis municipo de Ács, la kastelo prenis la nomon de Béla Bartók. En 2002 la kastelo renoviĝis, tiutempe oni kreis interne ankaŭ ekspozicion pri la iama sukeruzino.

Fasado de la kastelo
La kastelo kaj la busto

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kastelo situas sola kune kun la parko. En la proksimeco etendiĝas la katolika kirko kaj la urbodomo. Ĉe la enirejo estas videblaj 2 memortabuloj pri la franca armeo kaj Hungara revolucio de 1956, antaŭ la enirejo estas busto pri Stefano la 1-a (Hungario). Interne menciindaj la riĉaj stukoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Parto de la parko jam malaperis. La iama ornamputo iĝis strando, nun ĝi jam ne funkcianta. Oni konstruis novan sportejon, apude retis arbo 200-aĝa.

Fontoj[redakti | redakti fonton]