Saltu al enhavo

Kastelo de Verőce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Verőce en la 1800-aj jaroj

La Kastelo de Verőce (Pest) (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Migazzi) estas baroka historia monumento en vilaĝo Verőce.

Kastelo de Verőce en 2014

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi loko la romianoj konstruis gardoturon, iom da muropartoj estas videblaj ankaŭ nun. En la mezepoko Matiaso la 1-a (Hungario) konstruigis ĉaskastelon, dum konstruado oni profitis la romian gardoturon. Depost 1526 ĉe la apuda loko oni aranĝis trifoje parlamenton, kiun helpis la provizora ponto tra la Danubo. Dum la sekvanta dominado de turkoj la kastelo plene ruiniĝis. En 1769 episkopo Migazzi konstruigis la nun videblan kastelon, kiu klasikismiĝis en la frua 19-a jarcento. En 1977 en la alo (en la iama stalo) oni konstruis ĉambrojn.

Aerfoto pri la kastelo

En la 20-a jarcento (eĉ poste) la kastelo estas loko de gemaljunuloj, en periodo estis hejmo de maljunaj pastroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardo situas sola en parko kaj ĝi formas V-literon. La V-litero komenciĝas kun ornama pordo, poste la ĉefkonstruaĵo. En mezo de V estas pli malalta konstruaĵo-parto.

Parko[redakti | redakti fonton]

Dum la socialismo en parto de la parko oni konstruis junularan tendaron, tiutempe fama inter la gejunuloj. Kelkaj arboj restis el la malnova erao.

Fontoj[redakti | redakti fonton]