Kastelo Glücksburg (Römhild)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la kastelo Glücksburg en la komunumo Römhild de la federacia lando Turingio en Germanio. Sendepende ekzistas plia Kastelo Glücksburg en la samnoma urbo Glücksburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio, kaj historie ankaŭ la kastelo de la urbo Glückstadt nomiĝis Glücksburg.
Kastelo Glücksburg
kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 23′ 51″ N, 10° 32′ 26″ O (mapo)50.397610.5406Koordinatoj: 50° 23′ 51″ N, 10° 32′ 26″ O (mapo)
Kastelo Glücksburg (Römhild) (Turingio)
Kastelo Glücksburg (Römhild) (Turingio)
DEC
Situo de Kastelo Glücksburg (Römhild)
Kastelo Glücksburg (Germanio)
Kastelo Glücksburg (Germanio)
DEC
Situo de Kastelo Glücksburg
Map
vdr
La t.n. Ceramika ĝardeno de la kastelo.
La ekstera kastela korto.

La Kastelo Glücksburg (germane Schloß Glücksburg) troviĝas en Römhild, Griebelstraße nr 28.

La antaŭa kastelo kaj la historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas ampleksa, ĉirkaŭ du kortoj farita (ĉefe ) malfrugotika konstruaĵo, kiu en la kuro de kvin jarcentoj servis al diversaj celoj. Ĝin konstruigis grafo Friedrich de Henneberg-Hartenberg de 1465-1491. Ĝi servis kiel rezidejo de la henneberg-aj grafoj el la römhild-a linio. Henneberg-a blazono supre de la portalo de la malantaŭa turo kun dato de 1491 atestas tion ĝis hodiaŭ. Post la estingiĝo de tiuj hennebergaj grafoj ŝanĝiĝas la posedantoj de la kastelo plurfoje inter 1549 kaj 1676.

Duko Heinrich (Saksio-Römhild) faris la kastelon en 1680 rezidejo (ĝis la morto en 1710) kaj alinomis ĝin Glücksburg (tradukite: Burgo de feliĉo). Poste ĝi estis vidvinejo kaj de 1884-1947 orfejo. Ankoraŭ nun videbligas la elstaran metiadan talenton de la hejminfanoj murtegaĵoj kaj pordoj en la festsalonego.

La malantaŭa kastelo kun la muzeo[redakti | redakti fonton]

La malantaŭa parto rezervatas al la vizitantoj kaj muzeemuloj kun elekto inter tri daŭraj ekspozicioj.

Daŭra ekspozicio nr 1[redakti | redakti fonton]

En la unua etaĝo estas ekde 1984 la ekspozicio Keramik International. La de pli ol 290 jaroj surloka ceramikaĵfarejo Töpferhof Gramann estis de 1975-93 sepfoje konkursejo de Internaciaj ceramikaj simpozioj. La salonoj kaj la ĝardeno montras ĉ. 600 objektojn faritajn de 160 artistoj el 29 landoj. Ili montras bonege la variecon de formoj, glazuroj, bakteknikoj kaj laste ne balaste la individuecon de ĉiu unuopa artisto.

Daŭra ekspozicio nr 2[redakti | redakti fonton]

Dua ekspozicio estas la kolekto Hönn'sche Sammlung pri la kamparana metiado de la regiono. Kolektis la tuton s-ro Walter Hönn (1906-80) kaj testamente asignis la kolektojn al la urbo. Videblas eta ŝuflikistejo, bakejo, ilaro kaj produktoj de ŝnurfarejo kaj seruristejo.

Daŭra ekspozicio nr 3[redakti | redakti fonton]

Tria parto estas la artistaj kaj karakteraj pupoj de Erato Mavrogordato (1871-1948) kaj salonoj dediĉitaj al la urba historio respektive al la ludiloj de antaŭaj generacioj.

Averaĝe tri nedaŭraj ekspozicioj pojare kaj apartaj pedagogiaj aranĝoj krome menciindas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 134.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]