Saltu al enhavo

Kastelo Farmach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Farmach
kastelo
burgo, kastelo [+]
Koordinatoj47° 25′ 16″ N, 12° 51′ 26″ O (mapo)47.421112.8573Koordinatoj: 47° 25′ 16″ N, 12° 51′ 26″ O (mapo)

Kastelo Farmach (Aŭstrio)
Kastelo Farmach (Aŭstrio)
DEC

Map
Kastelo Farmach
vdr
La kastelo en 2004.

Kastelo Farmach troviĝas oriente de la urbocentro de Saalfelden. Hodiaŭ ĝi funkcias kiel hejmo por maljunuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kun la nomo de Hans von Farmach unue menciitis la ekzisto de la bieno en la 1339-a jaro. Li pri ĝi rezignis favore al la Konvento Sankta Zenono en Bad Reichenhall. La pligrandiĝo al gotikstila loĝdomo faritis verŝajne sub la senjoroj de Alm, respektita klano de nobeloj de Pinzgau. Sed oni ne scias kiel ili akiris la kastelon. Certa grafo Törring, kiu edzinigis Helena von Alm, ricevis fare de la salcburga episkopo la permeson vendi sian loĝejon. Nova posedanto iĝis Hans Zehentner, kiu servis kiel episkopa oficisto en la kastelo.

Lia filo Johann nobeligitis en 1614 fare de imperiestro Matiaso. La kastelon lia familio posedis ĝis 1735. Post du jaroj sub la baronino Klara Franziska von Sedmiradski transprenis ĝin Johann Franz Raimund von Rehlingen kiu komencis alikonstruigi la en 1760 ankoraŭ gotikan ejaron en barokan. Lia morto en 1770 malhelpis la finfaron. Nur la du malsuprajn etajĝojn oni povis uzi. Lia filino Maria Sybilla Negri vendis la duonfinfaritan kastelon en la 1783-a jaro al Maria Elisabeth Mayrin kiu siaflanke tuj pluvendis ĝin, kaj tiel la kastelo iĝis kamparana havaĵo (Bartlmä Schwaiger).

La ŝtato akiris ĝin finfine en 1822, alikonstruigis ĝin kaj gastigas ene kaj la landa tribunalo kaj administradejo. En 1877 detruis incendio la flankan ejon. La komunumo Saalfelden ricevis la tuton en 1902 kaj gastigis ene malsanulejon kaj oldulejon. En 1960/61 la hejmo por maljunuloj modernigitis, la resto servis kiel akuŝĵejmo (ĝis la 1980-aj jaroj).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La iama kastelo ĉe la orienta rando de la urbo ĉirkaŭatas de parko. La longa flanka fasado estas relative sobra kvankam en 1796 videblis ankoraŭ multaj orieloj kaj turetoj. Pli interesaj estas la mallarĝa orienta fasado kun siaj arkadoj. Belegas ankaŭ la kvar pintarkaj laŭboj. La rondarkaj arkadoj en la unua etaĝo hodiaŭ estas vitritaj. Ĉe ambaŭ finoj troviĝas mallongaj alkonstruaĵoj el kiuj unu havas transpasejon al la maljunulejo. La dua, norda estas iama grenejo por dekonaĵoj.

En la suda transepto troviĝis ĉeloj prizonaj por la akuzitaj aperontaj ĉe la surloka tribunalo: ĉar la kastelo de ne tute du jarcentoj havas aliajn funkciojn, el la originala ekipaĵo nenio plu saviĝis. Eĉ la belega marmora planko de la festosalonego forigitis kaj uzitis en la Kastelo Mirabell en Salcburgo ĝuste en la ŝatata geedziĝsalono.

La teretaĝo plejparte estas volbita. Ĉe la angulo nordorienta estas salono kun bela volbaĵo kiu servis ekde 1900 kiel domkapelo. En malmultaj ĉambroj ankoraŭ troviĝas survande ŝtukspeguloj ĉeplafone.

Vizitado de la kastelo eblas nur de ekstere.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Burgen und Schlösser in Salzburg: Pongau, Pinzgau, Lungau - Friederike Zaisberger / W.Schlegel - 1978
  • Österreichisches Burgenlexikon - Georg Clam Martinic - 1992
  • Von Schloß zu Schloß in Österreich - Gerhard Stenzel - 1976

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]