Kastelo Esterházy (Oroszlány)
La Kastelo de Esterházy en Oroszlány estas historia monumento en Hungario, en Oroszlány, en ties ekstera parto nomata Majk. Apartenaĵoj de la kastelo estas la monaĥejaj domoj, ĉiuj historiaj monumentoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
En tiu loko estis fondita premonstrata monaĥejo kun preĝejo en 1235, kiun la hungaraj reĝoj ofte vizitis. Dum dominado de turkoj la monaĥejo senhomiĝis. En 1727 familio Esterházy aĉetis la bienon. En 1733 kamaldulaj monaĥoj komencis konstrui la nun videblajn monaĥan kolonion kaj kirkon. En 1782 la reĝo malpermesis la monaĥejojn, poste oni produktis drapojn en la forlasitaj domoj. En 1860 konstruis la kastelon el la restinta monaĥeja ĉefkonstruaĵo. Dum la 2-a mondmilito parto de la kastelo detruiĝis, poste oni profitis la kastelon armea hospitalo. En 1946 hungaraj verkistinoj luis la kastelon. Tamen la plej interesa estas tio, ke ĝis 1973 vivis en monaĥeja dometo idoj de Esterházy. En 1962 komenciĝis restaŭrado de la dometoj, poste muzeo ekfunkciis. La kastelo ankoraŭ atendas la renoviĝon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La unuetaĝa kastelo situas sola, sed tuj apude estas serio de monaĥejaj dometoj. La fasada parto tamen estas duetaĝa, la aloj estas teretaĝaj.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- [1] Arkivigite je 2007-05-23 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [2] hungare
- hungare kun fotoj
- [3] Arkivigite je 2016-04-01 per la retarkivo Wayback Machine hungare