Saltu al enhavo

Kastelo Czuba–Durozier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kastelo Czuba–Durozier [cuba-duroziE] estas romantikisma historia monumento en Budapeŝto, en distrikto Budafok-Tétény. Ĝi komence estis produktejo de konjako, nun 16 familioj loĝas en la kastelo.

Bildoj pri Kastelo Törley
Turo de la kastelo
Ŝtonaj leonoj gardas la kastelon


Historio[redakti | redakti fonton]

Franca negocisto konstruis la kastelon inter 1884 kaj 1887. En la keloj oni produktis konjakojn, en la ceteraj ĉambroj la administrado okazis, sed ankaŭ la franca familio loĝis tie. En la 1920-aj jaroj la produktado ĉesis, la familio forvendis la kastelon. Dum la frua socialismo en 1950 la ŝtato prenis la domegon. Komence 8, poste 16 apartaj loĝejoj estis interne kreitaj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kastelo etendiĝas inter 3 stratoj (aŭ trotuaroj). La plej alta parto estas la turo, kiu estas trietaĝa. La ceteraj partoj havas malpli etaĝojn. La ĉefenirejo estas ornama pordo, kie iam la koĉeroj trafikis. Post la pordo interna korto etendiĝas. Pro la loĝado dum la socialismo preskaŭ ĉiuj internaj (eĉ eksteraj) ornamaĵoj malaperis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]