Kartvela Demokratia Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartvela Demokratia Respubliko
26-a de majo 1918 – 18-a de marto 1921

historia lando • suverena ŝtatoneagnoskita ŝtato
Geografio
mapo de la Kartvela demokratia respubliko (1918 - 1921)
mapo de la Kartvela demokratia respubliko (1918 - 1921)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 500 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Kartvela Demokratia Respubliko (kartvele საქართველოს დემოკრატიული რესპუბლიკა, Sakartvelos Demokratiuli Respublika), estis la unua moderna kartvela ŝtato kiu ekzistis inter 1918 kaj 1921. La Kartvela Demokratia Respubliko estis fondata post la kolapso de la Rusa Imperio, post la Rusa Revolucio en 1917. La landlimoj laŭ ĝis konstitucio estis Kubana Popola Respubliko kaj la Nord-Kaŭkaza Montara Respubliko norde, la Otomana Imperio kaj la Armena Demokratia Respubliko sude, kaj la Azerbajĝana Demokratia Respubliko sudoriente. Ĝi havis areon de 107.600 km (kompare, la nuna Kartvelio havas 69.700 km), kaj 2.5 milionojn da loĝantoj.

La ĉefurbo estis Tbiliso, kaj la oficiala ŝtata lingvo estis la kartvela. Ĝi proklamiĝis la 26-a de majo 1918, per la disiĝo de la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kaj ĝi estis regata de la socialdemokrataj menŝevikoj. La prezidanto de la kartvela registaro estis Noe Ĵordania. Pro konfrontadoj al internaj kaj eksteraj problemoj, la juna ŝtato estis nekapabla rezisti la invadon de la Ruĝa Armeo, kiu okazigis la malaperon de la respubliko inter februaro kaj marto 1921. Post tio ĝi estis aneksata al Sovetunio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]