Karl Jost

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Jost
Esperanto-kabano de Karl Jost sur Zürichberg

Karl Jost estis unu el la plej gravaj Esperanto-pinoniroj en Zuriko, Svislando. Li naskiĝis en la jaro 1876 kaj mortis la 29-an de oktobro 1952.

Karl Jost estis profesie tipografo kaj komponisto. Li estis tre multflanka personeco, kiu okupiĝis pri astronomio, mekaniko kaj politiko. Li devenas el laborista familio kaj dum sia tuta vivo estis aktiva socialdemokrato.

Karl Jost eklernis Esperanton en la jaro 1903 kaj estis 1905 unu el la fondintoj de Esperanto-Societo Zuriko. Dum la ido-krizo li forte kontraŭ-staris al Albert Nötzli, kiu transiris al Ido. La disblovon de la ido-movado, por kiu Zuriko dum longa tempo estis unu el la ĉefaj centroj, oni plejparte dankas al la nelaca persistemo de Karl Jost. En 1911 Karl Jost fondis ankaŭ Laboristan Esperanto-Grupon kiel sekcio de Esperanto-Societo Zuriko.

Ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Zuriko Karl Jost subtenis diversajn Esperanto-Grupojn. Ekzemple li gvidis 1907 kursojn en Baden por helpi la tie freŝe fonditan Esperanto-Grupon Baden.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Karl Jost estis senlaca verkisto, varbanto kaj tradukisto por Esperanto. Jen kelkaj el liaj publikaĵoj:

  • Esperantista Kantaro (Zuriko, 1907, 2-a eldono 1911)
  • Legolibro por kursanoj (Zuriko, 1908)
  • Volkslehrbuch der internationalen Hilfssprache (en Esperanto: Popola lernolibro de la internacia helplingvo; Zuriko, 1915)
  • Modesta bukedo ( Internacia Esperanto Instituto, Hago, 1952)

Karl Jost tradukis germanajn klasikulojn kiel Johann Wolfgang Goethe, Heinrich Heine kaj Gottfried Keller kaj estis majstro de la poezia esperanta lingvo. Multnombris liaj propagando-tekstoj, flugfolioj kaj gazetartikoloj pri Esperanto. Sian riĉan privatan Esperanto-bibliotekon li testamentis post sia morto la Centra Biblioteko Zuriko.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Modesta bukedo

Citaĵo
 L a "Modesta Bukedo" de Karl Jost havas la korpreman parfumon de floroj sur tombo.

Ĝi venas al ni akompanata per dediĉo al kara edzino mortinta kiu, dirus la aŭtoro, « ofereme kaj fidele subtenis min en la batalo por esperanto ». Pri tiu manenmana kunirado tra la verda valo, la postvivanto faris specon de bilanco sentimenta. Li videble serĉis, en la pintumo de la entreprenita tasko, balzamon por sia doloranta koro. Tiel en krizaj horoj, idealo foje havigas al siaj fideluloj serenigan kompenson. Plej diversaj estas la temoj pritraktitaj en la verketo de Karl Jost sub formo de artikoloj pri Esperanto kaj ĝin fondinto, legendoj, poemoj originalaj kaj tradukitaj, konsiloj al esperantistoj k.c. En ili apudiras liriko kaj praktika saĝo. ebligante kontentigon de ĉiuj spirit- kaj aniniminklinoj. Je vespera pejzaĝo kiu plaĉos al revemulo :

El la akvo la profunda
Rebriladas pala Iun .
Mute glitas la boato
Kaj remil' ripozas nun...

Jen filozofa konsiderojn kvazaŭ fidinta el la buŝo de D-ro Panglos, la eminenta guvernisto de Candide : "Se mi estus tiam sciinta (en 1903) kiom da malfacilaĵoj, mokado kaj stultaĵo mi renkontos en mia Esperanto-vivo, mi ne estus lerninta ĝin. Sed , feliĉe tion mi ne sciis." Jen fine admono destine de la nekuraceblaj izoluloj, kiuj eble uzas Esperanton, sed larĝigos la movadon: "Fariĝu membro de via loka grupo, kaj se ne ekzistas, fondu tian." Eĉ la je tiom da ekzempleroj dissemitaj samideanoj kiuj « volonte farus ion sed ne

havas tempon ». ne trovus pretekston pri la dimensioj de la volumo, por forpeli de si temporaban legaĵon : la libro ja estas modesta tiom laŭ amplekso kiom laŭ titolo. Plie, aĉetante ĝin, niaj neniunitempohavantojloj trovos okazon almenaŭ iamaniere helpi esperantan organizaĵon, ĉarla aŭtoro donacis la tutan presitan kvaliton de sia verko, por ke ĝi estu disvendata je la profilo de la kaso de la Universala Ligo. 
— H. C., Belga esperantisto n309 (apr 1952)
Citaĵo
 La titolo mem de ci tiu agrable impresanta libreto jam vekas simpation, kiu fariĝas pli granda, kiam oni scias, ke la eldono estas farita de la aŭtoro por la memoro de ties edzino, mortinta en 1948.

La tuta verketo estas speco de malgranda krestomatio, sub loga formo, kiu bone taŭgas por ludi tian rolon en letervesperoj aŭ fostetoj. Kelkaj originalaj poemoj pruvas, ke, malantaŭ la modesteco de la aŭtoro, la muzoj rendevuis por inspire lin dorloti. Ne malmultaj el la tekstoj, kiuj vicas en la enhavo-tabelo, povus porti tute digne, kiel subskribon, la nomojn de plej eminentaj verkistoj kaj elstaraj poetoj el la oraj registroj de lu esperantista Parnaso. Aparta kaj alta kvalito de ĉi tiu volumeto estas la efektiva sindonemo de ĝia aŭtoro, kiu donacis la tutan eldonon al la kaso de Universala Ligo, laŭ rekta profito. En la nuna epoko, kiam la ŝarĝo de triviala avideco al materiaj gajnoj ĉie premas kaj infiuas, la spirite eleganta gesto de S-ro Josi, honora membro de Svisa Esperanto-Asocio, duobligas la meritojn de tiu delikata poeto, kiu tiel same scias fari poezion per poluritaj vortoj, kiel per konkretaj agoj.

La lingvo estas flua kaj simpla, pure fundamenta; tial, facile komprenebla jam de progresantaj lernantoj. Agrabla aranĝo tipografia, kaj plaĉa salmokolora kovrilo, plivalorigas la rekomendon akiri tiun ĉi freŝan specimenon, kiun ĵus liveris la svisa esperantismo. 
— LUIS HERNANDEZ. Boletín n039 (mar 1952)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

(Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 205, 417, 746-747 kaj 1089)