Kargone

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La malsupra mapo metis malĝuste lokon de la urbo!

Kargone
urbo
Administrado
Poŝtkodo 451001
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 29′ N, 75° 22′ O (mapo)21.4975.36Koordinatoj: 21° 29′ N, 75° 22′ O (mapo) [+]
Alto 258 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kargone (Madja-Pradeŝo)
Kargone (Madja-Pradeŝo)
DEC
Kargone
Kargone
Situo de Kargone
Kargone (Barato)
Kargone (Barato)
DEC
Kargone
Kargone
Situo de Kargone

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khargone [+]
vdr

Kargone, laŭ (hindie खरगोन) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Fortikaĵo de Kargone

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kargone havis populacion de 133 368 (la plena municipo 138 291) laŭ la germana Vikipedio en 2011. La legopovo estis 82%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kargone situas 258 metrojn super la marnivelo laŭ rivero Kunda. Kandva troviĝas 76, Burhanpur 85, Pithampur 88, Indaur 102, Nandurbar 151, subŝtata ĉefurbo Bopalo 245, Mumbajo 431, tutlanda ĉefurbo Delhio 774, Kolkato 1316 kilometrojn (aere) [1].

Konstruaĵo ĉe Kargone

Historio[redakti | redakti fonton]

En malsamaj tempoj en historio la areo estis regita fare de pluraj regnoj. Post formado de Madhja-Pradeŝo 1956 la areo apartenis al Okcidenta Nimar (पश्चिम निमाड़). En 1998 pro certaj administraj bezonoj la distrikto estis disigita kaj nova distrikto Kargone formiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kargone estas ĉefe agrikultura urbego kun pluraj aliaj industriaĵoj. La plej gravaj agrikulturaj produktoj estas kotonoj, sojfaboj kaj kapsikoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Kargone la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

62% de la populacio estas hinduoj, krome ĝajnistoj 26%, iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Kargone ekzistas registara postbakalaŭra kolegio kun tri inĝenieraj kaj apotekaj altlernejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Kargone kuras 4 ĉefvojoj (ekzemple el Agra kaj Mumbajo) kaj 2 flankovojoj. 3 pontoj tra la rivero helpas la trafikon. La plej proksima stacidomo kaj flughaveno funkcias en Kandva.

Templo ĉe Kargone

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kargone havas transiran klimaton inter tropika kaj subtropika klimatoj kun influo de musono. Tri apartaj sezonoj estas observitaj: somero, musono kaj vintro. La someroj estas ekstreme varmaj kaj sekaj de marto ĝis junio, poste venas la musonsezono. La temperaturoj en somero estas kutime super 40  °C, dum musono 29  °C. Jare pluvas po 914 mm. Vintroj komenciĝas novembre kaj estas sekaj, mildaj kaj sunaj kun temperaturoj inter 4-15  °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans