Kapelo Sankta Koro de Jesuo (Pázmáneum)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Koro de Jesuo
Grandaj fenestroj en kapelo Sankta Koro de Jesuo
Grandaj fenestroj en kapelo Sankta Koro de Jesuo
kapelo
Loko
Ŝtato en Aŭstrio hungara posedaĵo
Municipo Vieno
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Kapelo Sankta Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Vieno, en konstruaĵo de Pázmáneum.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kapelo estis konstruita kune kun Pázmáneum por la pastraj studentoj en 1900.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo troviĝas ene de la konstruaĵo en la 3-a kaj 4-a etaĝoj. La ĉambro (komprenu navo) estas simpla brikoforma, sed la muroj estas pentritaj riĉe. En la sankteja muro en la malsupra parto estas bildo pri Kristo montranta koron inter anĝeloj. Pli supre estas videbla Patrono de hungaroj kun Stefano la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario, Ladislao la 1-a (Hungario), Elizabeto de Hungario. Tie estas surskribo: „Patrona Hungariae ora pro nobis!” Plej supre en la angulo estas videblaj blazonoj de Hungario kaj de Péter Pázmány.

La kapelo havas galerion, kiu estas kutima loko de preĝado, krome tie staras la malnova altaro de la kapelo farita en 1773. La bildo prezentas Marian de la Neĝo.

Bildoj pri kapelo de Pázmáneum
Pentraĵo en kapelo de Pázmáneum
Meso en kapelo de Pázmáneum
Altara muro de la kapelo
Altara fresko en la kapelo
Malgrandaj fenestroj en la kapelo


Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.