Saltu al enhavo

Kantono Saint Charles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon kantono Saint Charles.


kantono Saint Charles (Misurio)
Mapo
Mapo de Misurio kun kantono Saint Charles emfazita
Situo en Misurio
Situo de Misurio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1812
Ŝtato Usono
Subŝtato  Misurio
Ĉefurbo Saint Charles
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
1534 km²
1450 km²
84 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

405 262
264 / km²
Nomita laŭ: Karlo Boromeo
vdr

La kantono Saint Charles (angle Saint Charles County) estas kantono de Usono en la subŝtato Misurio. La administra centro estas la samnoma urbo Saint Charles. La kantono estis fondita la 30-an de novembro 1811.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 405 262 personoj sur areo de 1 534 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 264 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua usona kantono estis kreita en 1812. Ĝi ricevis la nomon, kiel la kantona ĉefurbo Saint Charles ("Sankta Karlo"), laŭ la iama hispana distrikto San Carlos, tiam nomita laŭ Karlo Boromeo (1538-1584), sanktulo de la Romkatolika Eklezio.

La urbo Sankta Karlo estis la unua ĉefurbo de la ŝtato Misurio kaj daŭre estas hejmo de la "Unua Ŝtata Kapitolo" (First State Capitol).

la Unua Ŝtata Kapitolo en la urbo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]