Kamill Fittler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamill Fittler
Kamill Fittler
Kamill Fittler
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1853 (1853-10-30)
en Tata
Morto 27-an de junio 1910 (1910-06-27) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitektoartokritikisto
vdr

Kamill Fittler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fittler Kamill estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Kamill Fittler [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1853 en Tata (Hungario), li mortis la 27-an de junio 1910 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kamill Fittler frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo, Buda, fine en Vieno. Li akiris arkitektan diplomon en Zuriko en 1874. Hejmenveninta li faris la kutiman ekzercadon apud Adolf Feszty, poste li plulernis en Vieno en 1876 de Viktor Rumpelmayer, inter 1876 — 1883 en Parizo. Li laboris en firmaoj de József Kauser en 1884, de Győző Czigler inter 1885— 1887. Li havis postenon ekde 1888 en la Hungara Muzeo pri Metia Arto, inter 1896-1910 li estis rektoro de la Industriarta Altlernejo. Ekde 1897 li redaktis industriartan revuon, sed li kontribuis ankaŭ en aliaj gazetoj. Li ricevis plurajn hungarajn premiojn, eĉ la francan Honoran legion.

Elektitaj arkitektaj planoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝparkaso (Szekszárd)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]