Kalvinana preĝejo (Vadna)
Kalvinana preĝejo de Vadna | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vadna |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 300 sidlokoj |
Longo | ĉirkaŭ 18 m (interne) |
Larĝo | ĉirkaŭ 9 m (interne) |
Alto | 28 m (turo) |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia malnova konstruaĵo en la vilaĝo Vadna (Hungario). La preĝejo el la mezepoko pro la signifaj trakonstruoj ne havas la statuson historia monumento.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri paŭlana romanika kirko okazis en 1250. En la 15-a jarcento ĝi estis plene trakonstruita laŭ gotiko. Tamen nur kelkaj fragmentoj estas videblaj el la gotika periodo. Laŭ dokumento en 1578 jam la kalvinanoj uzis la kirkon. En 1695 signifaj renovigaj laboroj okazis. Inter 1820-1826 oni trakonstruis la preĝejon, poste en 1862 ĝi bruldetruiĝis. En la sekvanta jaro oni rekonstruis la preĝejon, samtempe plene nova turo estis konstruita. La orgeno estis kreita en 1930.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Fundamento de la navo estas trapezo. Interne troviĝas du lignaj galerioj. La ligna plafono estas ebena kaj pentrita blue kun flavaj steloj. Oni trovis kelkajn freskopartojn nun nevideblajn.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2020-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]