Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Tiszaigar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Tiszaigar
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszaigar
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Tiszaigar (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko la iama Igar estis eklezia bieno kun kirko, sed oni ne scias, kiam ĝi konstruiĝis. Dum dominado de turkoj la vilaĝanoj kalviniĝis, en 1621 jam estis kalvinana pastoro. Laŭ priskribo en 1733 la kirko ne havas tegmenton (supozeble tiam la vilaĝo estis senhoma), post jardeko alvenis kalvinanoj el Harsány. Ili riparis la tegmenton, alvenis kalvinana pastoro en 1745. Inter 1746-1781 la katolika eklezia malpermesis la kalvinismon, poste en 1789 la kalvinanoj rekonstruis la kirkon. Ĝi estis renovigita en 1850, 1914 kaj 1957. La turo estis konstruita en 1941. La lasta plena renoviĝo okazis en 2013.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe rando de la vilaĝo. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas en la mezo. La turopinto estas plurlatera alta piramido. La enirejo funkcias tra la turo, sed estas ankaŭ alia enirejo en flanko de la navo. La absido estas rektangula kaj ne estas videbla diferenco inter navo kaj absido. Interne 2 galerioj estas videblaj. La mebloj estis faritaj en la malfrua 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.