Kalvinana preĝejo (Szentgotthárd)
Kalvinana preĝejo de Szentgotthárd | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Szentgotthárd
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szentgotthárd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Vas (Hungario) |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1998–2002 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szentgotthárd, III. Béla király u. 8. |
La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Szentgotthárd (Hungario), pli precize en urboparto Rábakethely.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri kalvinanoj en Szentgotthárd okazis en la 1600-aj jaroj. En la sekvaj jarcentoj ili vivis sporade. En la frua 20-a jarcento ili fondis komunan eklezian grupon kun la luteranoj, sed en 1939 ili fondis kalvinanan filion, kiu estis sendependa de la luteranoj. Ekde 1940 okazis kalvinana diservo en junulara domo, ekde 1945 en la luterana preĝejo (Szentgotthárd). En 1946 oni deklaris memstaran statuson anstataŭ filio, post 3 jaroj oni aĉetis etaĝan domon, kie spite la malfacilaĵojn oni kreis preĝdomon kaj pastran loĝejon. La preĝdomo estis konsekrita en 1958. Post jardekoj stato de la domo malboniĝis, tial la diservoj okazis en la kulturdomo. La preĝdomo estis forvendita en 1997 kaj la nun videbla kirko estis konstruita inter 1798 kaj 2002.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola en korto kaj aspektas plene moderna. Ĝi etendiĝas laŭlarĝe. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas, sed malsupre antaŭĉambro estas kun la enirejo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun foto Arkivigite je 2023-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare