Kalvinana preĝejo (Sárospatak-Bodroghalász)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Sárospatak-Bodroghalász
Kalvinana preĝejo en Bodroghalász
Kalvinana preĝejo en Bodroghalász
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sárospatak
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 18231826
Specifo
Alto 32 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Sárospatak, Bodroghalász Béke köz 2.
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en Sárospatak (Hungario), pli precize en Bodroghalász, kiu ĝis 1950 estis memstara vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama vilaĝo estis katolika kirko, kiun la protestantoj okupis, sed la katolikoj reokupis en 1681. La kalvinanoj konstruis propran kirkon inter 1771 kaj 1774 kun sonorilostablo. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1823-1826 sen turo. En 1857 la plafono estis trakonstruita, la turo konstruiĝis en 1872. La kirko estis plene renovigita en la jaroj 2017 kaj 2018.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. El la strato la nava flanko montriĝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo situas tra la turo, tamen ĉe la maldekstra flanko. La turo havas 2 sonorilojn. La brikoforma navo finiĝas en kuboforma aldonaĵo. Interne 2 galerioj estas videblaj, unu por la orgeno. La predikejo estis kreita en 1874.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.