Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Nyírtass)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nyírtass
Aerfoto pri kalvinana preĝejo de Nyírtass
Aerfoto pri kalvinana preĝejo de Nyírtass
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírtass
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Alto 26 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nyírtass.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri katolika gotika kirko Naskiĝo de Maria okazis en 1299. Laŭ la posta dokumento el 1766 la jam kalvinana kirko estis ruina. Ĝi estis trakonstruita laŭ romantikismo en la 1880-aj jaroj, tiam estis konstruita la turo antaŭ la navomezon. En 1974 depost arkeologia ekzameno la preĝejo estis renovigita. La arkeologoj trovis gotikan fenestron kaj la originan pordon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur monteto en mezo de la vilaĝo en korto. Ŝtupoj kuras al la turo, kie estas la enirejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas oklatera piramido. Ĉe la navo restis kelkaj apogpilieroj. Interne lignaj kolonoj tenas simplan galerion por orgeno. Ĉe la fundo estas videblaj kelkaj lignaj platoj kun koloraj pentritaj motivoj, supozeble ili estis iam parto de la plafono. La benkoj estas simplaj el la 19-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.