Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Nyírgyulaj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nyírgyulaj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírgyulaj
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nyírgyulaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konjektas, ke la (tiam katolika) kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. Inter 1484-1511 ĝi gotikiĝis. Dum erao de la reformacio la kalvinanoj ricevis ĝin. En la 18-a jarcento ĝi estis kelkfoje trakonstruita laŭ baroko. La lasta signifa trakonstruo okazis en fino de la 19-a jarcento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto sur iom pli alta loko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La eniro povas okazi tra la turo, ŝtupoj kuras al la enirejo. La turopinto estas piramido. Anguloj de la navo estas apogitaj per pilieroj. La absido estas malpli larĝa, ol la navo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.