Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Nagykereki)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nagykereki
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykereki
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novklasikismo-malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas monumento historia en vilaĝo Nagykereki (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine katolika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento, tial oni supozas, ke ĝi estas origine gotika. En la 16-a jarcento la loĝantaro ŝanĝis religion al kalvinismo. En 1790 plena trakonstruo okazis, sed la turo konstruiĝis nur en 1837. Dum la sentura periodo aparta sonorilostablo funkciis. La orgeno estis farita en 1903, renovigita en 1999.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirado estas tra la turo. La areo antaŭ la turo estas malgranda korto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.