Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Nagykanizsa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nagykanizsa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykanizsa
Geografia situo 46° 27′ 24″ N, 16° 59′ 42″ O (mapo)46.45660277777816.994988888889Koordinatoj: 46° 27′ 24″ N, 16° 59′ 42″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Zala
Arkitektura priskribo
Konstruado 19341937
Specifo
Enhaveco 150 sidlokoj, 100 starlokoj
Longo 28 m
Alto 19 m (turo)
Mapo
Kalvinana preĝejo (Nagykanizsa) (Hungario)
Kalvinana preĝejo (Nagykanizsa) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (1997) en Hungario, en urbo Nagykanizsa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama Kanizsa estis firma bazo de la reformacio en la 16-a jarcento, ja pro la kontraŭturkaj bataloj la Habsburgoj permesis la liberan religion en la fortikaĵoj. Dum dominado de turkoj (1600-1690) ankaŭ la turkoj permesis tion. Post la turka erao pro la kontraŭreformacio la kalvinanoj praktike malaperis en la urbeto. En la sekvaj jarcentoj paŝo post paŝo alvenis kalvinanoj, ili povis konstrui propran preĝejon nur en la 1930-aj jaroj. En 2017 oni metis reliefon pri la reformacio al la turmuro.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ trotuaroj de stratangulo, tamen paralele kun preĝejo kunvena domo kuŝas. La du konstruaĵoj estas ligitaj kun koridoro ĉe la sanktejo. La fasado estas malsimetria, en la maldekstra flanko la turo reliefas kaj altiĝas. Ĝi estas prismo kun kvadrata fundamento, ĉe la pinto ĝi maldikiĝas. En la fasado estas ankaŭ 3 arkoj, kie la enirejoj funkcias. Larĝaj ŝtupoj kuras supren al la enirejoj. La navo havas mallarĝajn, sed altajn fenestrojn. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj. La kunvena domo havas etaĝon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.