Kalvinana preĝejo (Litér)
Kalvinana preĝejo de Litér | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Litér
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Litér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Veszprém |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrua romaniko, frua gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en vilaĝo Litér (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La tiam katolika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. En 1961 arkeologoj trovis la pordon, kiu estas jam la dua pordo de la konstruaĵo el la malfrua 13-a jarcento. La trovita enirejo estas la unua hungara varianto de Chartres-tipaj enirejoj. Dum erao de turkoj la preĝejo ruiniĝis (laŭ priskribo en 1582), ekde la 18-a jarcento jam la kalvinanoj profitis ĝin. En 1784 la kirko barokiĝis, la turo estis konstruita post jardeko. En 1898 renovigaj laboroj okazis, la pentrita kasona plafono estis forigita. La menciita pordo estis renovigita en 1969, ekde tiam kelkaj romanikaj motivoj estas videblaj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola laŭ stratangulo. La kvadrata turo reliefas en mezo de la fasado. La absido estas kvarangula. La interna spaco estas simpla laŭ la kalvinisma rito. 2 galerioj estas videblaj, unu por la orgeno.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun bildo Arkivigite je 2017-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto