Kalvinana preĝejo (Komárom)
Kalvinana preĝejo de Komárom | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Komárom
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Komárom |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Komárom-Esztergom |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Kálmán Dudás |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Komárom (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis Traktato de Trianon la kalvinanoj havis kalvinanajn diservojn en la norda urboparto, kiu apartenis poste al Ĉeĥoslovakio. Tial la suda parto havis diservojn en la loka lernejo. La memstara kalvinana grupo formiĝis en 1924. Oni akiris areon, kie oni konstruis la kirkon en 1927. Apude situas la paroĥo (jam pli frue konstruita) kaj kunvena domo. La orgeno estis kreita en 1940 kaj renovigita en 1958.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola, la fasado estas simetria kaj rekte atingas la trotuaron. Meze la kvadrata turo altiĝas inter 2 ĝemelaj turoj, sed ilia alto atingas nur la navoalton. La granda ĉefenirejo funkcias tra la meza turo. Super la ĉefenirejo same granda granda rozvitralo videblas. La turpinto estas piramida.