Kalvinana preĝejo (Kelemér)
Kalvinana preĝejo de Kelemér | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Kelemér
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kelemér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Kelemér (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La katolika gotika preĝejo konstruiĝis en la 14-a jarcento. Ekde la 16-a jarcento jam la kalvinanoj uzis ĝin. En 1769 la turo iĝis pli malalta, en 1780 la absido estis malkonstruita, poste la navo longigita. Inter 1849-1851 tie estis kaplano (subpastro) Mikaelo Tompa.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola sur monteto ĉe la ĉefplaco en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ la paroĥo (nun memormuzeo pri Mikaelo Tompa). Malantaŭ la kirko forlasita tombejo etendiĝas. Sur ekstera muro de la kirko mezepoka fresko jam en malbona stato prezentas Sanktan Kristoforon. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La navo havas reliefantan antaŭĉambron kaj finiĝas en rektangula absido. Interne la galerio estis farita el ligno kaj ties ŝtuperejo estas interne. Laŭ memortabulo la loka pastro estis kondamnita fare de jezuitoj al ŝipa sklaveco en 1675.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2021-08-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine