Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Gyöngyös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Gyöngyös
Kalvinana preĝejo en Gyöngyös
Kalvinana preĝejo en Gyöngyös
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyös
Geografia situo 47° 46′ 54″ N, 19° 55′ 32″ O (mapo)47.7815819.92568Koordinatoj: 47° 46′ 54″ N, 19° 55′ 32″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Heves
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo (fasado), malfrubaroko (navo)
Konstruado
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj
Mapo
Kalvinana preĝejo (Gyöngyös) (Hungario)
Kalvinana preĝejo (Gyöngyös) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Gyöngyös.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kalvinana arkivo ekde 1553 funkcias kalvinana grupo en Gyöngyös. Tamen ili ne havis preĝdomon kaj pastron. En 1784 ili ricevis liberan religian vivon, ili aranĝis mesojn en luita ĉambro. La kalvinanoj konstruis kirkon en 1793, sed la turo estis preta nur en 1845. Inter 1810-1815 nova fronto estis konstruita. La kirko mem estis pligrandigita en 1844. En 1876 la kalvinanoj kaj luteranoj de Gyöngyös faris firman kunlaboron. La kalvinanoj ofte helpis al la luteranoj, kiuj ne havis preĝejon. En 2016 oni renovigis la turon. Tiutempe en la urbo vivis pli ol mil da kalvinanoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ la paroĥo, lernejo kaj restintaj tomboŝtonoj el la malnova tombejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre estas kvarangula fenestro, la plej supre la turo altiĝas. La navo finiĝas en duonronda absido. Interne estas 2 galerioj. La establaĵoj estis faritaj en fino de la 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.