Kalvinana preĝejo (Debrecen-Tócoskert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo (Debrecen-Tócoskert)
Kalvinana preĝejo en Debrecen, en loĝkvartalo Tócoskert en 2015
Kalvinana preĝejo en Debrecen, en loĝkvartalo Tócoskert en 2015
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Debrecen
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstruado 19951997
Specifo
Enhaveco en la halo 300, en la apudĉambro kaj galerio po 100
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo de Debrecen, en loĝkvartalo Tócoskert. La loĝkvartalo estas konata ankaŭ Széchenyi Kert [sEĉEnji].

Historio[redakti | redakti fonton]

La kalvinana eklezio de Debrecen fondis pli novan grupon (komunumon) en 1948 en tiu urboparto. Ekde la sekva jaro oni aranĝis mesojn en preĝdomo, kiu estis trakonstruita el simpla familia domo. En la 1980-aj jaroj oni konstruis proksime pli novan loĝkvartalon kun deketaĝaj domoj kaj 40 mil da loĝantoj. La preĝdomo jam ne sufiĉis. En 1990 la eklezio decidis konstrui novan kalvinanan kirkon. La urbo mem donacis parcelon en 1994 kaj la konstruado daŭris inter 1995-1997. La orgeno konvena ankaŭ al koncertoj estis farita en 2000. En la sama jaro tuj apud la preĝejo oni konstruis renkontiĝan domon, kie precipe por la geinfanoj oni aranĝas diversajn kunvenojn. La apuda paroĥa domo estis preta en 2009. Ekde 2016 oni uzas la urnan tombejon, pli frue la loĝantoj ne permesis la rekte videblajn ceremoniojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ronda preĝejo situas sola laŭ placo, ĝi simbolizas centron de la loĝkvartalo. Ĉirkaŭ la konstruaĵo ekzotaj arboj kreskiĝas. La navo estas rondforma halo. La predikejo situas rande, sed la benkoj viciĝas kvazaŭ sunradioj montranta direkton al la predikejo. Kontraŭ la predikejo la galerio troviĝas. La halo estas konvena ankaŭ por koncertoj, konferencoj, teatraj spektakloj, ekspozicioj. La apudĉambro estas hejmo de la bibliaj prelegoj, korusaj kantadoj, la preĝejkorto estas hejmo de infanludado kaj sportado. Supro de la turo imitas predikejon.

Elektitaj aranĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.