Kalvinana preĝejo (Bicălatu)
Etoso
Kalvinana preĝejo de Bicălatu | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Bicălatu
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Rumanio |
Municipo | Bicălatu |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Rumanio, en Transilvanio, en vilaĝo Bicălatu (ĝis Traktato de Trianon la loknomo estis laŭ tiama oficiala hungara lingvo: Magyarbikal).
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1400 la papo permesis konstruadon de katolika kirko en tiun lokon, kiu estis preta post 2 jaroj. En la 16-a jarcento la kalvinanoj transprenis la preĝejon. La turkoj en 1669 faris iom ruina la preĝejon kaj en 1693 (poste en 1746) tertremoj okazis. En 1697 Lorenco Umling faris la pentradon. En 1792 la vilaĝanoj faris pli granda la preĝejon kaj ankaŭ ili faris la necesajn riparojn. Tiam familio de Lorenco Umling faris pentradojn. La konstruaĵo renoviĝis en 1843, 1861 kaj en 1923.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kvadrata turo pretiĝis post la mezepoko.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio
-
La pentrita kasona plafono fare de János Gyalui Asztalos
-
La pentrita galerio
-
Orgeno de la preĝejo
-
Predikejo de la preĝejo