Kalvinana preĝejo (Berzék)
Kalvinana preĝejo de Berzék | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Berzék
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Berzék |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo de Berzék estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Berzék.
Historio[redakti | redakti fonton]
Laŭ eklezia fonto en tiu loko katolika kirko funkciis jam en 1332. La nun videbla gotika preĝejo estis konstruita en la 15-a jarcento kaj ekde disetendiĝo de la reformacio la kalvinanoj uzas ĝin. En la 18-a jarcento la kirko barokiĝis, en 1815 kaj 1890 estis renovigita.
Preĝejo[redakti | redakti fonton]
La simpla navo situas sola en korto, sed apude staras la ligna sonorilostablo 10 metrojn alta. La navo finiĝas en malpli larĝa oklatera absido. Restis 2 gotikaj fenestroj ĉe la absido. Antaŭĉambro aliĝas al la navo, tie estas la enirejo. Kontraŭ la absida flanko estas ronda fenestro. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kalvinana kutimo.
Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]
La ligna sonorilostablo estis konstruita en 1839 kaj ĝi staras sur ŝtona fundamento. Ĝi estas kovrita per ŝindoj kaj estis riparita en 1883.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2020-08-03 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2020-09-28 per la retarkivo Wayback Machine