Kalvinana preĝejo (Balatonboglár)
Kalvinana preĝejo de Balatonboglár | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Balatonboglár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Somogy |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1936–1937 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Balatonboglár, Széchenyi István utca 6. |
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 2004) en Balatonboglár (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En Balatonboglár la kalvinana grupo estis fondita en 1921, kiel filio de Látrány. La diservoj okazis en la lernejo. La kirko estis konstruita inter 1936-1937. Ambaŭ sonoriloj estis faritaj en 1938. Baldaŭ la statuso estis kunparoĥo kun Balatonlelle.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo, kiu funkcias tra la turo. Pli supre la turo havas tre longan, sed striktan fenestron. La turpinto estas pli mallarĝa kaj plurlatera kun sonorilfenestroj. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimo.