Kabo Aguljas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabo Aguljas
kaboterpinto [+]

Situosud-afrika, Okcidenta Kabo
- altecom [+]
- koordinatoj34° 50′ 0″ S, 20° 0′ 9″ O (mapo)-34.83333333333320.002541666667Koordinatoj: 34° 50′ 0″ S, 20° 0′ 9″ O (mapo)

Kabo Aguljas (Okcidenta Kablando)
Kabo Aguljas (Okcidenta Kablando)
DEC
Kabo Aguljas
Kabo Aguljas

Kabo Aguljas (Sud-Afriko)
Kabo Aguljas (Sud-Afriko)
DEC
Kabo Aguljas
Kabo Aguljas
Map
Kabo Aguljas
Vikimedia Komunejo:  Cape Agulhas [+]
vdr
Lumturo sur la kabo
Mapo de la suda parto de Afriko kun Kabo Aguljas (malsupre en la mezo)

Kabo Aguljas estas kabo en la sud-afrika provinco Okcidenta Kabo kaj la plej suda loko de Afriko.

Ĝia nomo venas el la portugala lingvo (Cabo das Agulhas) kaj signifas Nadla Kabo aŭ Kabo de la Nadloj. Certe ne la formo, kiu neniel estas nadla, influis la nomon, sed la akraj rokoj ĉirkaŭaj. Alia etimologia teorio baziĝas sur la fakto, ke la kompasa nadlo tie montras precize al la norda poluso; sed ĝi ne estas tre konvinka.

La koordinatoj de ĝia pinto estas 34° 49′ 43.39″ S 20° 00′ 09.15″ O / 34.8287194 °S, 20.0025417 °O / -34.8287194; 20.0025417 (mapo). Oni difinas ĝin kiel la limpunkton de la bordoj de Hinda Oceano kaj Atlantiko. Ĝi situas ĉ. 120 km oriente kaj 40 km sude de la Bonespera Kabo.

Antaŭ la kabo renkontiĝas du marfluoj, la malvarma antarkta Bengela Marfluo kaj la varma Aguljas-fluo, kiu venas de nordo laŭ la afrika bordo. Ili kaŭzas oftajn ondegojn, precipe en vintro, kiuj pereigis jam multajn ŝipojn. Por atentigi navigistojn oni en 1848 konstruis lumturon, kiu ankoraŭ funkcias.