Kaĉal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaĉal
insulo, setlejo [+]

Supermara alteco227 m [+]
Koordinatoj7° 57′ N, 93° 23′ O (mapo)7.945555555555693.381666666667Koordinatoj: 7° 57′ N, 93° 23′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo174,4 km² (17 440 ha) [+]
Areo174,4 km² (17 440 ha) [+]
Loĝantaro5 386 [+]
HorzonoUTC+05:30 [+]

Kaĉal (Andamanoj kaj Nikobaroj)
Kaĉal (Andamanoj kaj Nikobaroj)
DEC
Kaĉal
Kaĉal
Lokigo de Andamanoj kaj Nikobaroj en Barato
Map
Kaĉal
vdr

Kaĉal, KaĉaloKatchal (Hindia: कत्चल, Nikobara: तिहन्यु, Tihnyu) estas unu el la insuloj Nikobaroj, Barato. Ties areo estas de 174 km2. Ĝi estas proksimume je 1 600 km el kontinenta Barato kaj je 305 km sude el la ĉefurbo Port Blair.

Kaĉal estas loĝata de nikobaraj indiĝenoj kaj de enmigrintasj tamiloj (pro la traktato de 1964). La insulo ne estas alirebla al turistoj kaj oni postulas specialan permesilon el la loka administrado ĉe Port Blair.

La 1-an de januaro de 2000 la insulo Kaĉal aperis en la internaciaj novaĵoj. Multaj riĉuloj kaj famuloj venis por la unua suneliro de la jarmilo.

La cunamo de la 26-a de decembro de 2004 ruinigis la insulon kaj la soci-ekonomion de la loĝantaro. El 5,000 oficialaj malaperintoj en Andamanoj kaj Nikobaroj, 1,549 supozeble estis el Kaĉal.