Saltu al enhavo

Kývalka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kývalka
domaro
Ununura flanka strato en Kývalka
Oficiala nomo: Kývalka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Omice
Historia regiono Moravio
Montaro Bobrava montetaro
Situo Kývalka
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 49° 11′ 24″ N 16° 26′ 57″ O / 49.19000 °N, 16.44917 °O / 49.19000; 16.44917 (mapo)
Katastro 10,46 km² (1 046 ha) Omice
Fondo 1844
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 665 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kývalka
Portalo pri Ĉeĥio

Kývalka situanta en Ĉeĥio estas domaro, parto de municipo Omice en distrikto Brno-provinco. De la centro de municipo ĝi estas en distanco per aerlinio 2,5 km nordokcidente. Kreas ĝin 12 domoj. Ĝi estis fondita en la jaro 1844 per establo de senjora korto Josefhof sur la katastro de la pereinta municipo Bukovany (hodiaŭ la katastro de Omice). Krom aliaj estas ĉi tie kampadejo eluzata de vizitantoj dum agadoj en la proksima Masaryk-cirkvito, rajdistejo kaj bredistejo, kinologia klubo kaj eksperimenta abelujo Kývalka.

Sude de la domaro etendiĝas eksternivela vojkruciĝo de aŭtostrado D1 (eliro 182 Kývalka) kaj ŝoseo I/23, kiu daŭrigas de ĉi tie al Rosice en kvarstria aranĝo. Al tiu ĉi vojkruciĝo estas ankaŭ ligita ŝoseo II/602 el Brno. La transporta priserveco estas ankaŭ sekurigita per aŭtobusaj linioj el Brno direkte al Ostrovačice.

Kývalka situas en katastra teritorio Omice kun areo 10,46 km2.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]