Károly Ürmösi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ÜRMÖSI Károly [yrmeŝi] estas hungara unitariisma eklezia verkisto. Li naskiĝis en Tarcsafalva la 20-an de aprilo 1874 kaj mortis en Kluĵo la 6-an de februaro 1953. Li estis la edzo de poetino Gizella Kántor Ürmösi Károlyné.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Ürmösi akiris diplomon de pastro 1896 en Koloĵvaro. Inter 1898 kaj 1909 li estis pastro en Homoródjánosfalva, de 1909 en Koloĵvaro religiinstruisto, de 1912 dekano, de 1916 primara pastro. Li estis ano de EME, de agadkomisiono de OrMaP. Liaj ekleziaj paroladoj kaj predikaĵoj aperis en la gazeto Unitárius Lapok (unitariismaj folioj).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.