Saltu al enhavo

Kálmán Kovács (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Kovács
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1957 (1957-11-20) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1982) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kálmán Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Kálmán estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, inĝeniero, profesoro.

Kálmán Kovács [1] naskiĝis la 20-an de novembro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Kovács studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kie li akiris inĝenieran diplomon en 1982. Li instruis en firmao 4 jarojn, poste en la supre menciita universitato. Inter 1988-1995 li laboris en esplora instituto, sed li estis ankaŭ membro de ĉefurba municipo inter 1990 kaj 1994. Li estis subministro pri transporto, telekomunikado kaj akvo inter 1994-1998, poste li estis parlamenta deputito ĝis 2006, krome ministro pri informado kaj telekomuniko inter 2002 kaj 2004. Li havas edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.