Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro (JET) estis junulara renkontiĝo organizata de la kristanaj Esperanto-asocioj IKUE kaj KELI. Ĝin fondis en 1997 la pastroj Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn. La lasta JET okazis en 2007.

Nur la 1-a JET en 1997 (kun ĉ. 60 partoprenantoj) estis memstara aranĝo. La 2-a kaj 4-a JET okazis kadre de la (ĝenerale neesperantistaj) junularaj renkontiĝoj de la Komunumo de Taizé. Ĉiuj aliaj JET-oj okazis kadre de Ekumenaj Esperanto-Kongresoj (EEK), kie la JET-anoj loĝis ne en tendoj, sed en la kongresejo (plej ofte eklezia klerigejo) aŭ en hotelo.

La plej granda JET estis la 3-a JET en 1999 kun pli ol 80 partoprenantoj.

JET celis esti ekumena aranĝo. Tamen kutime partoprenis ĝin plejparte katolikaj junuloj, ĉefe el Pollando, Ĉeĥio kaj Hungario.

Listo de la Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]