Julie Rivé-King

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julie Rivé-King
Persona informo
Naskonomo Julie Rivé
Naskiĝo 30-an de oktobro 1854 (1854-10-30)
en Cincinnati
Morto 24-an de julio 1937 (1937-07-24) (82-jaraĝa)
en Indianapolo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr
Julie Rive-King (1854-1937)
Julia Rivé-King, de 1889 eldonaĵo.
Memoraĵo de la Trans-Kontinenta Travojaĝo de Theo. Thomas, lia fama orkestro kaj Mme. Julia Rivé King

Julie RIVÉ-KING (la 30an de oktobro 1854 - la 28a de julio 1937 [1]) estis usona muzikisto kaj komponistino kiu iĝis la unua granda pianisto de la lando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Cincinnati, Ohio, filino de francaj enmigrintoj: la pentristo Leon Rivé kaj la pianisto Caroline Staub.

La muzika talento de Julie Rivé aperis en la aĝo de kvin, kiam ŝi komencis studi ĉe sia patrino. Ŝi faris sian unuan publikan aperon en la aĝo de ok en unu el la koncertoj de sia patrino; en tiu tempo Julie komencis sian formalan lernadon ĉe Henry Andrés; dek-tri jaraĝe ŝia rimarkinda frumatureco estis montrita kiam ŝi prezentis la plej teknike postuleman verkon de Franz LisztDon Giovanni”. Poste ŝi iris al Novjorko kie ŝi studis ĉe Mason, Mills, Korbay kaj Pruckner. Reveninte al Cincinnati, ŝi aperis en koncertoj kaj kaŭzis sensacion.

Ŝi decidis kompletigi siajn studojn en Eŭropo kien ŝi vojaĝis (1872), kaj studis ĉe Reinecke kaj Franz Liszt.

Por ŝia eŭropa debuto ĉe la Euterpe Muzika Asocio en Leipzig (1874) Julie Rivé elektis la Trian Konĉerton de Beethoven kaj la Duan Hungaran Rapsodion de Liszt. Ŝi akiris brilajn sukcesojn en tiu ĉi koncerto kaj en ĉiuj muzikaj centroj de Eŭropo en kiuj ŝi prezentiĝis; tio ĉi iĝis ke ŝi tuj estis identigita inter la tiamaj grandaj pianistoj.

La sekvan jaron la morto de ŝia patro revenigis ŝin al Usono [2]; ŝi koncertis unue en Cincinnati kaj poste ŝi faris sian oficialan debuton kun la Novjorka Filharmonia Societo (1875) prezentante la Mi -bemolan Konĉerton de Liszt kaj la “Karnavalo de Vieno” de Schumann. De tiam ŝi turneis la orientan kaj mezokcidentan Usonon.

Ŝi geedziĝis kun Frank H. King (1876), kiu estis la manaĝero de ŝiaj koncertoj kaj funkciulo ĉe la Decker Firmao, la produktanto de la pianoj sur kiuj ŝi ofte prezentiĝis.

De sia edziniĝo, kvankam Julie daŭre laboris kiel koncertpianisto, ŝi dediĉis sin ankaŭ al komponado kaj instruado. Ŝi verkis precipe por piano, el kiuj dekoj da ili fariĝis sukcesaj pecoj. En koncertoj Julie Rivé-King ofte ludis siajn proprajn verkojn kiel “Heroa polonezo” (1879), “Sur la Floranta Herbejo” (On Blooming Meadow)(1878), “Bobelanta Printempo”  (Bubbling Spring)(1879), “Improvizo” (Impromptu) kaj la malpli konata religieca peco “Petego” (Supplication) (1883). Ŝi estis siatempe ankaŭ fama pro siaj virtuozaj operaj parafrazoj, inkluzive de unu pri temoj de “Carmen” de Bizet.

Julie Rivé-King faris gravajn kontribuojn al la usona muzika scenejo. Ŝi ludis koncertojn en ĉiuj ĉefaj urboj kaj gajnis reputacion kiel unu el la grandaj pianistoj de Usono. Ŝia repertuaro estis senfine neelĉerpebla, ĝi inkludis pli ol tricent el la plej ellaboritaj koncertkomponaĵoj. Post ŝia reveno al Usono ŝi donis pli ol kvar mil koncertojn kaj recitalojn en Usono kaj Kanado kaj prezentiĝis kun orkestro pli ol kvincent fojojn kaj kun la Theodore Thomas Orchestra de Ĉikago pli ol 200 fojojn. En 1884 ŝia sano malfortiĝis pro la streĉo de tiom da publikaj prezentoj [3].

Ĉe la pinto de ŝia kariero, la fama pianisto, pedagogo kaj redaktisto de Muziko, WSB Mathews, laŭdis ŝin pro la inkludo de "nova normo de koncertprezentado" en Usono. Ŝia ampleksa repertuaro inkludis klasikajn kaj romantikajn verkojn, kiujn ŝi prezentis kun egala kapablo, kaj ŝia inkludo de amerikaj (sic) komponistoj igis ŝin unu el la plej influaj muzikistoj de la lando [4][5].

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 215 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Rivé-King komponis plejparte por piano.

  • Chopin's Introduction and Variations on 'La ci darem la mano', Op.2 transcription (1878)
  • Gems of Scotland (1878)
  • Hand in Hand (1878)
  • On Blooming Meadows (1878) **
  • Pensées dansantes (1878)
  • Morgenblätter, paraphrase on J. Strauss' waltz Op. 279 (published c1878 wrongly attributed to Karl Tausig)
  • Domenico Scarlatti's Sonata in A major transcription (1879)
  • Vieuxtemps' Ballade and Polonaise de Concert transcription (1879)
  • Old Hundred (1879)
  • Bubbling Spring (1879) **
  • Impromptu Mazurka (1879)
  • March of the Goblins (1879)
  • Mazurka des grâces - Caprice (1879)
  • Polonaise héroïque (1879)
  • Popular Sketches (1879)
  • Coeur de lion March (1880)
  • Supplication (1883) ***
  • Home Sweet Home (Paraphrase) (1883) **
  • La scintilla (1907)
  • Paraphrase de Concert on Bizet's 'Carmen'
  • Verkoj markitaj ** estis fakte komponitaj de Jacob Kunkel, ŝia eldonisto, kaj publikigitaj sub ŝia nomo.
  • Verkoj markitaj *** estis fakte komponitaj fare de Charles Kunkel, ŝia eldonisto, kaj publikigitaj sub ŝia nomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Rivé-King, Julie, 1854-1937 - LC Linked Data Service | Library Of Congress". Id.loc.gov. N.p., 2016. Web. 15 Nov. 2016. http://id.loc.gov/authorities/names/no99054344
  2. Petteys, Leslie. (1987) Julie Rivé-King: American pianist.
  3. Julie Rivé-King. Alirita 11 December 2010.
  4. Julie Rivé-King. Alirita 31 October 2010.
  5. Macleod, Beth Abelson. (2001) Women performing music: the emergence of American women as instrumentalists and conductors. McFarland. ISBN 9780786409044. “Julie Rivé-King.”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]