Joseph A. Burns
Joseph A Burns | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Joseph A Burns |
Dato de naskiĝo | 28-a de julio 1941 |
Aĝo | 82 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Harold Masursky Award for Meritorious Service to Planetary Science [+] |
Portalo pri Homoj | |
Joseph A Burns (naskiĝis la 28-an de julio 1941) estas usona astronomo
Li estas profesoro en la Universitato Cornell en la departementoj pri aplikata mekaniko kaj astronomio. Lia fako estas esploroj pri dinamiko en planedologio.
Li ricevis sian doktorecon de la Universitato Cornell en 1966. Li estis ĉefredaktoro de la revuo Icarus inter 1980 kaj 1997, vicprezidanto de la American Astronomical Society kaj prezidis ties sekciojn pri la Planedaj Sciencoj[1] kaj pri Dinamika Astronomio[2].
Li estas ano de la American Geophysical Union kaj de la American Association for the Advancement of Science, de la Internacia Akademio pri Kosmonaŭtiko kaj fremda ano de la Rusia Akademio de Sciencoj.
En 1994 li ricevis la Premion Masursky[3] por inda servo al la scienco pri planedoj.
En 1979 li klarigis la efikon de la premo de radiado sur la fajnaj partikloj en la sunsistemo[4].
En 1997, kun Brett J. Gladman, Phil Nicholson kaj J. J. Kavelaars, li kunmalkovris la uranajn lunojn Kalibanon kaj Sikorakson[5].
En 2009 li estas nomumita honora ano de la Royal Astronomical Society[6].
La asteroido 2708 Burns estis tiel nomita en lia honoro
Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Division for Planetary Sciences of the American Astronomical Society (angle)
- ↑ American Astronomical Society Division on Dynamical Astronomy (angle)
- ↑ Harold Masursky Award for Meritorious Service to Planetary Science (angle)
- ↑ Radiation forces on small particles in the solar system(angle)
- ↑ Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Burns named to Royal Astronomical Society (Cornell University Chronicleonline)(angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Joseph A. Burns, profesia biografio
- angle Statement of Dr. Joseph A. Burns Before the Committee on Science & Technology, U. S. House of Representatives 2-a de majo 2007 Arkivigite je 2010-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Accolades and humor as astronomer Joe Burns looks back on 40 years exploring the solar system.