José María Quiroga Plá
José María Quiroga Plá | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1901 en Madrido |
Morto | 30-an de novembro 1954 (53-jaraĝa) en Ĝenevo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Edz(in)o | Salomé de Unamuno |
Okupo | |
Okupo | poeto • tradukisto |
José María QUIROGA Plá (Madrid, 21a de aprilo 1902 - Ĝenevo, 28a de marto 1955) estis hispana poeto, eseisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, enkadrita en la Generacio de la 27a.[1]
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li ekpoetis rilate al ultraismo. Kunlaboris en la revuoj: Carmen, Verso y Prosa, Meseta, Los Cuatro Vientos, Litoral, Mediodía kaj Héroe. Li kunlaboris en la speciala numero de la revuo Litoral (4,5,6) pri la omaĝo al Luis de Góngora. Kvankam li estis ligita al poetoj de la Generacio de la 27a, li ne estis tamen inkludita en la Antologio kiun pri la grupo preparis Gerardo Diego (ĉar li havis publikigita neniun unuopan libron). Estante 26-jaraĝa, en 1928, li edziĝis al Salomé Unamuno, filino de Miguel de Unamuno, kies sekretario li iĝis.
Dum la Dua Hispana Respubliko li plenumis diversajn postenojn. En 1939 je la fino de la milito li devis iri al ekzilo. Tial li loĝis en Francio kaj mortis en Ĝenevo en 1955.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Poezio[redakti | redakti fonton]
- Morir al día (1946)[2]
- La realidad reflejada (1955).
- Alia libro, Valses de la memoria, restis nepublikigita.[3]
Tradukoj[redakti | redakti fonton]
Li faris nombrajn tradukojn. Kun sia amiko Pedro Salinas, li tradukis por la unua fojo al hispana La mondo de Guermantes, tria romano de la ciklo Reserĉe al la perdita tempo de Marcel Proust.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Quiroga Plá en la BCVC
- ↑ Morir al día, Sonetos 1938-1915, París, E. Ragasol, 1946; 2ª eld., Madrid, Molino de Agua, 1980.
- ↑ Martínez Nadal, Rafael, Miguel de Unamuno, dos viñetas y José María Quiroga Plà, hombre y poeta desterrado en París (1951-1955), Madrid, Casariego, 2000.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José María Quiroga Plá en la hispana Vikipedio.