John Bowring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Bowring
Persona informo
John Bowring
Naskonomo John Bowring
Naskiĝo 17-an de oktobro 1792 (1792-10-17)
en Exeter
Morto 23-an de novembro 1872 (1872-11-23) (80-jaraĝa)
en Exeter
Religio Unitariismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Partio Radicals vd
Familio
Patro Charles Bowring vd
Patrino Sarah Jane Anne Lane vd
Edz(in)o Deborah Bowring vd
Infanoj John Charles Bowring • Lewin Bentham Bowring • Edgar Alfred Bowring • Frederick Hermann Bowring vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistoĵurnalistotradukisto • redaktisto • diplomatoverkisto • himnoverkisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John BOWRING (naskiĝis la 17-an de oktobro 1792 en Exeter kaj mortis la 23-an de novembro 1872 same en Exeter) estis diplomato, politikisto, ekonomikisto, ĵurnalisto, tradukisto, redaktisto, kaj verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en familio de puritanaj tradicioj, li estis edukita en lernejoj zorgitaj de disidentoj. Li iĝis amiko de Jeremy Bentham sed ne kunhavis sian malemon al belaj literoj, kaj eĉ kiel junulo li estis granda amanto de literaturo kaj fremdaj lingvoj, precipe tiuj de Orienta Eŭropo. Dum sia vivo li studis multajn lingvojn kaj konsideras unu el la plej grandaj poligotoj de la 19a jarcento. Laŭ li, li studis ĉirkaŭ 200 lingvojn kaj parolis 100 el ili.

Poligloto[redakti | redakti fonton]

Bowring estis fama poligloto kaj asertis ke li sciis 200 lingvojn, de kiuj li scipovis paroli nur 100[1]. Multaj el liaj samtempuloj kaj postaj biografoj pensis alie[2]. Lia ĉefa literatura verko estis la traduko de la popolkantoj de la plej multaj eŭropaj nacioj, kvankam li ankaŭ skribis originalajn poemojn kaj himnojn, samkiel verkoj pri politikaj kaj ekonomiaj temoj.

Reganto de Honkongo[redakti | redakti fonton]

La 13 de aprilo de 1854, Bowring estis enoficigita kiel reganto de la brita kolonio de Hongkongo, kie li oficis dum kvin jaroj ĝis majo 1859. Dum lia regado la malkontento de la ĉinoj pri la brita administracio kondukis al la dua Opia milito (1856-1860).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) A Short Biographical Dictionary of English Literature, John William Cousin (1849–1910), publikigita en 1910
  2. (angla) Bowring, Philip (2014) Free Trade's First Missionary: Sir John Bowring in Europe and Asia, (自由貿易的先驅:寶靈爵士在歐亞), paĝoj 50-52, Hong Kong University Press, ISBN 978-988-8208-72-2, pp. 50-52.