Johano la 7-a (Konstantinopolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 7-a
Patriarko de Konstantinopolo
Regado 837-843
Persona informo
Πατριάρχης Ιωάννης Ζ΄
Naskiĝo 780
en Konstantinopolo, Grekio
Morto 867
en Konstantinopolo, Grekio
Religio Kalcedonia kristanismo vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Patro Q21009036 vd
Gefratoj Q21009054 • Irene vd
Profesio
Okupo pastropolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tiu paĝo de idolisma Ĥludova Psalmaro bildigas la linion "Ili donis al mi manĝotan galon; kaj kiam mi estis soifa ili donis al mi trinkotan vinagron" kun bildo de soldato proponante al Kriston vinagron en spongo ligita al fosto. Johano la Gramatikisto estas priskribita viŝanta bildon de Kristo per simila spongo ligita al fosto. Johano estas karikaturita, ĉi tie kiel en aliaj paĝoj, kun malkombita hararo, kio estis konsiderata ridinda fare de tiamaj Bizancanoj.

Johano la 7-a, surnomita GrammatikosGrammaticus, t.e., "la Gramatikisto" (greke: Ιωάννης Ζ΄ Γραμματικός, Iōannīs 7-a Grammatikos) estis patriarko de Konstantinopolo de la 21-a de januaro 837 ĝis la 4-a de marto 843, mortis antaŭ 867. Li ne konfuzendas kun la multe pli frua filozofo Johano Filopono.

Johano estis fama pro sia lernemo (el tio la kromnomo Grammatikos), kaj pro sia konvinkiga retoriko en la senfinaj debatoj kiuj estas favora temo de hagiografiaj fontoj kiuj respegulas la duan periodon de Ikonoklasmo. Johano respondecas ankaŭ per la tutorado de la estonta imperiestro Teofilos dum la regado de lia patro Mikaelo la 2-a, kaj oni supozas ke li trudis fortajn ikonoklasmajn simpatiojn en sia studento. Je la ascendo de Teofilos, Johano estis nomumita sinkellos (helpanto de patriarko), posteno kiu faris lin kvazaŭ heredanto al la patriarkeco. En ĉ. 830, Johano estis sendita en ambasado al la kalifo al-Ma'mun, sed tio utilis malmulte por eviti periodon de militoj inter la Bizanca Imperio kaj la Abasidoj. Li reprenis krome planon de la abasida palaco de Bagdado por la distrado de la imperiestro kaj superrigardis la konstruadon de simila strukturo en Bitinio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • The Oxford Dictionary of Byzantium, Oxford University Press, 1991.
  • J.B. Bury, A History of the Eastern Roman Empire from the Fall of Irene to the Accession of Basil I (A.D. 802–867), London, 1912.