Johann Gyimothy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gyimothy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1936 (1936-04-12)
en Vieno
Morto 26-an de novembro 2004 (2004-11-26) (68-jaraĝa)
en Vieno
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Johann Gyimothy [djimoti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyimóthy János estis aŭstrohungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Johann Gyimothy[1][2] naskiĝis la 12-an de aprilo 1936 en Vieno, li mortis la 26-an de novembro 2004 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johann Gyimothy frekventis bazlernejon en Pápa, poste li maturiĝis en la kalvinana gimnazio en la sama urbo en 1955, pli poste li studis en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. Li disidis depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 al Vieno, kie li finis siajn studojn en simila altlernejo. Li doktoriĝis en 1972, poste li estis asistanto. Inter 1974 kaj 2001 li laboris en instituto pri nutraĵekzamenoj, poste li emeritiĝis. Intertempe li estis institutestro (1988-2001) kaj li havis privatan veterinaran kuracejon dum 3 jardekoj. Li estis delegito de Aŭstrio al Eŭropa Konsilio, krome li helpis fondon de simila instituto de Agrikultura Universitato en Mosonmagyaróvár, eĉ li instruis en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. Li mortis neatendite. Li ricevis aŭstrajn kaj hungarajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]