Jim McDermott (politikisto)
James Adelbert McDERMOTT, plej ofte nomata Jim McDermott (naskiĝinta la 28-an de decembro 1936) estas usona parlamentano reprezentanta la 7-an distrikton de Vaŝingtonio. Li naskiĝis en Ĉikago kaj studis ĉe la kolegio Wheaton. Li doktoriĝis pri medicino (1963) kaj trejniĝis kiel porinfana psikiatro (1964-68). Dum la Vjetnama milito li servis kiel psikiatro en la usona armeo.
McDermott unue kandidatiĝis por publika ofico en 1970. Post multaj jaroj en la vaŝingtonia parlamento, li elektiĝis al la usona Kongreso (parlamento) en 1989, kaj servas en la komitato pri manieroj kaj rimedoj, membrante ankaŭ en la Progresiva Kaŭkuso. Li estis antaŭe la komitatestro de la komitato pri etiko. En januaro 2016 li anoncis, ke li ne kandidatos por reelektiĝi, volante emeritiĝi kaj havi pli da tempo por aliaj aferoj.[1]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.
- ↑ Brunner, Jim, "Jim McDermott to retire; many consider a run, including another McDermott", January 4, 2016. Kontrolita January 4, 2016.