Jemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jemoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La jemoj estas etno vivanta en suda Etiopio. Iliaj najbaroj nomas ilin Janjero, sed la jemoj konsideras tiun eksonimon pejorativa, ĉar ĝi sonas similie kiel la amhara vorto "zinjero", kiu signifas "azeno". Ilia nombro ĝis antaŭ nelonge ne estis vere konata, kiel konstatas Aklilu Yilma: "Bender raportas la taksadon, ke ili estas 1.000 homoj, dum Ethnologue skribas pri la nombro 257 (Grimes 1992). La raporto de la Central Statistical Office diras, ke la censo de 1984 donas la rezulton de 34.951 jemoj, sed tiu censo ŝajnas inkluzivi nur la areon de la fofoj."[1] La CSA de 2006 malkovris, ke la jemoj estas taksitaj ĉirkaŭ 86.000 homoj.

La jema lingvo apartenas al la omotaj lingvoj, sed multaj jemoj (stato de 1990) parolas nur la oroman aŭ la amharan.

Fontoj[redakti | redakti fonton]