Janus Secundus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Secundus
(1511-1536)
Bildo de Janus Secundus (1730)
Bildo de Janus Secundus (1730)
Persona informo
Naskonomo Jan Everaerts
Naskiĝo 15-a de novembro 1511
en Hago, Nederlando
Morto 25-a de septembro 1536
en Doornik, Nederlando
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Northern Netherlands • Habsburga Nederlando vd
Familio
Dinastio Everardi family vd
Patro Nicolaas Everaerts vd
Gefratoj Hadrianus Marius • Nicolaus Grudius vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • epigramisto • elegiisto • medalisto • sekretario • stampcutter vd
Aktiva en MeĥlenoSantiago de CompostelaTunizoTournai vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Janus Secundus (1511-1536), "Johannes Secundus" aŭ "‎Joannes Nicolai Secundus" estis nederlanda humanisto, pentristo, skulptisto kaj poeto en la latina lingvo, kiu famiĝis nur post sia morto pro liaj kolektitaj poemoj. Dividita en dek libroj, la Verkoj de Ĵanus Sekundus estis unue publikigitaj en Utreĥto, en 1541.

En ĉiuj postaj eldonoj la teksto de la poemoj sekvas tiun de ĉi tiu postmorta unua eldono, escepte de kelkaj detaloj. Malgraŭ ŝanĝo en la ordo de la libroj kaj en serio da kelkaj eldonoj, tio validas ankaŭ por la aŭtoritata Lejdena eldono de la 17-a-jarcenta humanisto, filologo kaj historiisto Petrus Scriverius (1575-1660), el kiuj la dua presado de 1631 estas plej konata. Liaj du fratoj Hadrianus Marius (1509-1568) kaj Nicolaus Grudius (1504-1570), ankaŭ estis famaj novlatinaj poetoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro Nicolaas Everaerts (1462-1532) estis fama advokato kaj amiko de Erasmo de Roterdamo. En 1528 la familio transloĝiĝis de Hago al Meĥleno, kie Sekundus lanĉis sian unuan verkon kun latinaj elegioj.

"Verkoj de Janus Sekundus", eldonita en 1541 far Harmannus Borculous, unu el la unuaj kolektantoj de la poemaro de Janus Secundus.

En 1532 li iris al Burĝo kun sia frato por studi juron. Tie li akiris sian licencon kaj en 1533 li iris al Madrido al la hispana kortego de Karolo la 5-a, kie Grudius, lia alia frato, laboris. Tie Ĵanus pasis du jarojn kiel sekretario de la ĉefepiskopo de Toledo. Pro malsano, li revenis al Meĥleno kaj mortis proksime de Sankta Amando en septembro 1536 en la aĝo de 24 jaroj.

Sekundus estis fervora verkisto kaj en sia mallonga vivo li verkis multajn librojn kun elegioj, epigramoj, odoj, epistoloj kaj ankaŭ multajn prozajn verkojn en la novlatina lingvo.

Liaj plej gravaj verkoj estas la "Basia", kompilaĵo de 19 poemoj en diversaj metrikoj, en kiu li traktas la temon pri la kiso imitante Katulon. La temoj inkluzivas la naturan fekundecon, la "aritmetikon de la kiso", kisojn kiel fonto de manĝado kaj resanigo, kisojn, kiuj kaŭzas vundojn aŭ morton, kaj la interŝanĝon de animoj per kisado.

Secundus enkondukis elementojn de la Neoplatonismo kaj Petrarkismo en sian verkon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]